Esperanta Civito

Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj


La Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj, kiu ekde 1981 estas celebrata spontane kaj ekde 1999 oficiale, laŭ UN-rezolucio 54/134, ne estas tre sentata en Esperantio: ŝajne nur en Svedio, okaze de studa tago organizita de la Esperanta Civito, oni memorigis ĉi tiun gravan daton.

La prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, c-ino Agneta Emanuelsson, esprimis sian ĝojn pro la traduko al esperanto de la Virina Manifesto ellaborita de la Komitato de Verkistinoj de PEN Internacia por forte denunci la fizikan kaj psikologian violenton kontraŭ ĉiuaĝaj virinoj. Ĝi estos publikigita en venonta numero de "Literatura Foiro", kio kaŭzis jam la gratulon de la prezidanto de PEN Internacia, s-ino Jennifer Clement.

Tiu ĉi temo karakterizos la unuajn feminajn paĝojn ekde 2018 regule aperontajn en "Literatura Foiro", kiu tial riĉiĝos je pliaj ok paĝoj ĉiunumere.

[HeKo 666 1-B, 29 nov 17]

La Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, komentarias:
La intereso de FEM estas gratulinda, sed necesas fari pli, des pli meze de la silento (aŭ eĉ inerto) de TEJO, UEA kaj SAT. Tial ke LF estas kultura revuo, mi intencas kontribui per rakonto al la mobilizo de Esperantianoj kontraŭ perforto al virinoj. Mi tuŝos tre specifan demandon: la sorto de viro, kies edzino estas perfortita de barbaraj armitoj en Afriko; ŝi gravediĝas kaj akuŝas bebon (la cirkonstancoj ne ebligas abortigon) -- kia la psika situacio de ambaŭ adoltoj? la edzo estas ankaŭ viktimo de tiu perforto. Inspiros min fakto kiu reale okazis al esperantisto.



  
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0556 s s