Esperanta Civito

LF-koop anoncas la redakcion de HdE, jaro 2018


Ekde la jarkolekto 2018 la gazeto "Heroldo de Esperanto" estos ree produktata en Bulgario kaj administrata en Svislando. Ĝi aperos komence de ĉiu monato, je la servo de ĉiu establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, unuavice Kultura Centro Esperantista.

Tial la redakcio komence konsistos el la sekvaj referantoj: Anna Bartek (FAR), Marie-France Conde Rey (FEM / IKV), Herman Deceuninck (ENa / NFI), Miroslava Kirova (PEN / PEN Internacia), Tihomir Lovriĉ (CES / ICS), Giorgio Silfer (KCE / ALTE), Perla Martinelli (LF-koop), Zlatoje Martinov (LF).

Laŭ la koncernaj areoj kunlaboros kelkaj korespondantoj: Mushosi Birindwa (subsahara Afriko), Claudiu Doda (okcidenta Eŭropo), Judit Felszeghy (orienta Eŭropo), Bertil Nilsson (norda Eŭropo).

La referanto de KCE oficos kiel kunordiganto de la redakcio. La limdato por liveri novaĵojn aperigeblajn en la plej proksima numero estos la 27a de la antaŭa monato. La korespondadreso estas: heroldo ĉe esperantio.net

HdE estas reprezentata en la Forumo fare de c-ano Fernando Pita. La supre listigitaj personoj povos elekti la duan forumanon.

[HeKo 666 3-B, 1 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0494 s s 
  Total: 0.0648 s s