Esperanta Civito

Mondaj bankoj kaj afrikaj fondusoj


La Dua de Junio, naskotago por nia lingvo kaj datreveno de la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto, invitas al medito pri la evoluo de la esperanto-mondo. Mi okupiĝos pri unu specifa demando.

En la mondo akriĝas la kontrasto inter nordo kaj sudo. Kaj en Esperantio la kontrasto inter Eŭropo kaj Afriko sekvas la saman makrosocian paradigmon.

La Monda Banko estas granda fonduso kiun la nordo de la mondo nutras per donacoj kaj kontribuoj de nordanoj. La celo de la Monda Banko estas financi la evoluigon de la sudo de la mondo. La nordo administras tiun fonduson. La nordo eĉ decidis ke la ĉefkasisto, nomata direktoro, estu ĉiam usonano.

Lastatempe la direktoro de la Monda Banko estis devigata demisii pro nepotismo: li uzis la monon de la Banko (rezervitan por la evoluigo de la sudo de la mondo) por plenigi la poŝojn de sia eksa sekretariino, kun kiu li havas ne eksan, sed seksan rilaton. Multaj nordanoj protestis kontraŭ tio, kaj la prezidento de Usono devis nomumi novan direktoron.

La sudanoj pacience spektis kaj atendis ke la nordanoj interpaciĝu por denove funkciigi la financadon al la sudo. Tio ne estas rekta koloniismo, ĉar ne okazas ekspluatado: ne okazas ke nordanoj iras al Afriko por forpreni ĝiajn ercojn (ekz. kupron el Katango, petrolon el Niĝerio, diamantojn el Transvalo) je malalta kosto, kaj per tiuj akiritaj riĉaĵoj eĉ kovri la kostojn de la kolonia administracio, inkluzive de eksaj sekretariinoj kun ne eksaj, sed seksaj rilatoj. Sed okazas ke la mono de nordanoj por sudanoj estas uzata de nordanoj por nordanoj mem. Kaj la sudanoj paciencas kaj atendas. Ne okazas ekspluatado, sed jes granda frustracio.

En la esperanto-mondo ekzistas sistemo de “afrika fonduso” kiu similas al la Monda Banko. Eŭropaj esperantistoj nutras ĝin per donacoj. Eŭropanoj administras ĉion. Eble ne okazas ke parto de tiu mono plenigas la poŝojn de eksulinoj kun seksaj rilatoj, sed same okazas ke la sudanoj povas nur pacienci kaj atendi. Kaj suferi pro granda frustracio.

Ne nur frustracio estas. Ĉi tiu maniero “financi” Afrikon kondukas al formoj de dependigo kaj subigo de la afrikanoj. Ili devas konduti kvazaŭ almozuloj, kaj devas eĉ raporti pri la uzo de la almozo al la bonkora almozdoninto. Almenaŭ la vera bonkorulo ne demandas ĉu la almozulo manĝis panon per la almozo aŭ fordrinkis ĝin.

Paralele al la frustracio, kreskas alia danĝero: simile al koloniismo, ankaŭ fondusismo kreas kategorion de “évolués”, tio estas afrikanoj konformaj al la deziroj de la blankuloj. Kaj tio dividas pli kaj pli la afrikanojn mem.

Evidente ankaŭ la Monda Banko fariĝis rimedo por kontroli la sudajn landojn. Same “afrika fonduso” fariĝis rimedo por kontroli kaj eĉ regi la afrikajn esperantistojn. Diferenco estas nur en la skalo: tie temas pri milionoj aŭ eĉ miliardoj, tie ĉi pri miloj aŭ nur centoj.

Por eliri el tiu spiralo ni ne donos konsilojn al la Monda Banko aŭ al la prezidento de Usono. Sed ni povas doni konsilon al la eŭropanoj kiuj regas ĉe “afrika fonduso”.

Nia konsilo estas: ne havu plu fonduson por sudanoj, se ĝin administras nur nordanoj. Prefere agu kiel la Esperanta Civito: preparu strategion por investado en Afriko, kaj serĉu sponsorojn por financi unuopajn investojn. Tiun strategion preparu surbaze de la sola ideologia platformo kiun afrikanoj mem aprobis: la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo. La Deklaracion multe laŭdis s-ro Claude Piron (kiu ne estas raŭmisto, eĉ malmulton komprenis pri raŭmismo) kaj alte aprezis la Esperanta Civito (inspirita de raŭmismo). Kiuj neglektas la Deklaracion, tiuj neglektas kion Afriko volas.

Aŭskulti ĉi tiun konsilon signifas opinii ke la afrikaj E-istoj estas: a) plenkreskuloj, kaj ne homoj kun simpla psiko kiuj precipe atendas piedpilkojn; b) pli maturaj kaj engaĝitaj ol multaj eŭropaj hobiaj esperantistoj.

Ĉu fakte la eŭropa esperantistaro kredas en Afriko? Probable ne. Kiuj kredas en la tuta Esperantio, tiuj povas kredi ankaŭ en la afrika Esperantio. Tiaj estas en la Esperanta Civito, kiu elektis afrikanon al sia Kapitulo (registaro). Kaj certe Afriko gravas politike en la Civito, ĉar 20% de la voĉoj en la elektoj por la Senato venas el Afriko. En neniu alia internacia esperantlingva subjekto la afrikanoj estas tiel nombraj kaj influaj.

La modeloj por la evoluigo de la afrika Esperantio estas du: agi kiel la Monda Banko aŭ agi kiel la Esperanta Civito – toutes les proportions gardées.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 330 7-C, 2 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0581 s s