Esperanta Civito

Fondita en Afriko Islama Esperanta Klubo


Dek du junaj gemuzulmanoj en Buĵumburo fondis hodiaŭ la neprofitcelan asocion "Islama Esperanta Klubo / Cercle espérantien islamique", per asembleo kiu aprobis la statuton kaj elektis konsilion kaj revizorojn (interalie virinon).

Esperanton instruis al ĉiuj en malfacilaj cirkonstancoj (nur unu manlibro por ĉiuj kaj neniu vortaro) la samaĝa c-ano Abbasi Shaban. Bonŝance la malgranda klasĉambro de la korana lernejo estas afable disponigata de la lernejestro. Aliĝinte al la Pakto por la Esperanta Civito, IEK tuj ekricevos didaktikan materialon donace.

La nova establo havas transnacian karakteron: ĝi akceptas esperantlingvajn islamanojn el la tuta mondo.

"Ĉi tiuj entuziasmaj gejunuloj ne estas la unuaj islamanoj kiuj petas la esperantan civitanecon: c-ano Al-Amily estus feliĉa, se li ankoraŭ vivus" komentarias sen. Giorgio Silfer, kiu helpis al IEK kiel jura konsilisto.

Inter la celoj de IEK estas valorigi la islaman civilizon per kontribuoj al la esperanta kulturo: estos tre interese vidi kiel, kaj laŭ la fruktoj de sia laboro IEK iĝos pli kaj pli subteninda, ankaŭ de nekredantoj.

[HeKo 668 1-C, 19 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0380 s s 
  Total: 0.0528 s s