Esperanta Civito

Fighiera malrespektis la tradicion de Jung


Gian Carlo Fighiera, aĉetinte de Teo Jung la gazeton "Heroldo de Esperanto" en 1961, fakte malrespektis ĝian tradicion. Ni faru kelkajn komparojn.

La subtitolo de HdE ĉe Jung estis "duonmonata internacia organo de la esperanto-movado"; Fighiera arbitre ŝanĝis ĝin al "la internacia sendependa gazeto de la esperanto-movado" – kie la uzo de artikolo aplombe emfazas ke neniu alia ekzistus, krom HdE.

Jung enpaĝigis ĉiam laŭ kvar kolumnoj; sub Fighiera la paĝoj subite fariĝis seskolumnaj. La proporcio de areoj ĉe Jung estis tre ekvilibra; sub Fighiera la proporcioj estis pli kaj pli hazardaj. La graveco de la bildoj ĉe Jung ankaŭ estis rigore proporcia al la novaĵoj; sub Fighiera tiu proporcieco ne estis plu same respektata.

Jung aperigis relative malmultajn informojn, kun tre longaj artikoloj, kiuj ofte okupis (unuope) pli ol paĝduonon; sub Fighiera HdE iĝis pli kaj pli farĉita per mallongaj artikoloj kaj noticetoj. La longeco de la artikoloj ĉe Jung nature kaŭzis, ke ili estis pli analizaj ol tiuj en la Figjera gazeto, kiuj male tendencis esti iom supraĵaj.

Kvankam Jung akceptis poemojn, lia postmilita HdE neniam gastigis beletran rubrikon. Tian enkondukis la Fighiera-epoko, ekde la 1970aj: la rubriko daŭris dudekon da jaroj. Estas rimarkinde, ke la redaktoro de tiu rubriko samtempe estis la direktoro jure responsa pri la enhavo de la gazeto; sed Gian Carlo Fighiera eĉ ne konsultis lin, okaze de la vendo de HdE al Itala Interlingvistika Centro. Cetere, kiam Fighiera asertas ke HdE estas leĝe registrita ĉe itala tribunalo, li mensogas: por esti registrita tie, devus ekzisti jure responsa direktoro (kiu intertempe mortis) kaj proprietulo (societo kiu ankaŭ mortis intertempe). Fighiera neniam registris la gazeton per ISSN: tion faris la nova posedanto en 1997, je la propra nomo evidente.

Teo Jung neniam estis aparte tenera kun UEA: li eĉ aktivis kontraŭ ĝi kaj favore al la skismo de 1936, kiu kondukis al la fondo de Internacia E-Ligo, kies organo HdE mem fariĝis tiutempe. Malgraŭ tio, la Jung-epoka HdE ne atingis la pintojn de malamikeco kontraŭ UEA, la nivelon de persona insulto kiun Fighiera sisteme praktikadis kontraŭ UEA ĝenerale kaj ĝia prezidanto aparte. Nuntempe Fighiera ludas la rolon de la ĝisosta UEA-ano, sed kiu konas la historion, kaj ne volas falsi ĝin, tiu bone scias ke la eksa UEA-salajrulo Gian Carlo Fighiera (KKS), longe mokata per la epiteto "la Lapennido", estis la plej akra malamiko de UEA dum jardeko. Kaj li uzis la gazeton senskrupule por atakadi la Asocion; kiu cetere reagis kontraŭ li per tre satira kaj sarkasma suplemento al revuo "Esperanto" en novembro 1969: "Doloroj de Esperanto".

Oni povus facile imiti la vortolakson kaj la aŭtismon de Gian Carlo Fighiera; sed ni ne intencas malŝpari tempon. La supraj ekzemploj sufiĉas por pruvi ke tiu sinjoro (eksigita kun malhonoro el la kooperativo de Literatura Foiro en 1998, per unuanima decido de la Asembleo) en alies okulo vidas ligneron, sed en la sia trabon ne vidas.

Bonŝance por li, Teo Jung estis multe pli inteligenta ol Fighiera, kaj ne forkonsumis sian tempon per dosieroj pri malrespekto de tradicio. Ankaŭ tial Jung vivis bone kaj amate ĝis cent jaroj – kio ne estos la kazo de Fighiera.

[HeKo 330 8-B, 3 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0818 s s 
  Total: 0.0968 s s