Esperanta Civito

La Parlamento aprobis kvar konstituciajn amendojn


La Senato de la Esperanta Civito aprobis unuanime kaj la Forumo tuj poste ratifis same unuanime kvar amendojn en la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, laŭ propono de ambaŭ grupestroj, sen. Julio Herrero (verda) kaj sen. Anna Bartek (blanka), hieraŭ en Buĵumburo. Ĉiuj amendoj koncernas, rekte aŭ malrekte, la elektojn al la Senato.

Per modifo de la art. 16, par. 2, estis forigita la supra aĝlimo: ekde la venontaj elektoj rajtos kandidati ankaŭ personoj super la 75a aĝjaro.

Per modifo de la art. 17, par. 3, estis praktike forigita la balotpremio por la gajninta kandidatlisto. Ĝi konsistos nur el la du postenoj de la Konsulo kaj Vickonsulo (la du ĉefkandidatoj), la ceteraj dek sep postenoj estos proporcie asignitaj laŭ la D'Hondt-sistemo. Se tiu ĉi nova normo estus aplikita jam en 2016, la Verda majoritato havus senatanon malplian, kaj la Blanka opozicio senatanon plian (14 kontraŭ 5, anstataŭ 15 kontraŭ 4).

Sekve de la supra modifo ŝanĝiĝis ankaŭ la kvalifikitaj kvorumoj por aprobi (respektive ratifi, nome aprobi la aprobon) konstituciajn amendojn: ne plu tri kvaronoj, sed du trionoj. Tamen, se la ĝisnuna ratifo eblis per tri kvaronoj de la ĉeestantaj paktintoj, ekde nun necesas du trionoj de la tuta Foruma membraro.

Fine, la art. 20 par. 4 normigis la proceduron okaze de morto aŭ demisio de la Unua Vickonsulo: "lin anstataŭas la samlista kandidato kiu ricevis plej multe da voĉoj ĉe la lastaj elektoj por la Senato". Aplikante ĉi tiu normo, la Senato formaligis la elekton de sen. Frederiko Nimubona kiel Vickonsulo, anstataŭ sen. Giorgio Silfer, kiu okupas la postenon de la demisiinta (por eviti proceson ĉe la Kortumo) Konsulino.

(HeKo 668 7-C, 28 dec 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0543 s s