Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, decembro 2017


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 2000,53 -- je minus 0,66% ĉar la bremso de la membrofalo ne kongruas kun kreskanta interna opozicio, precipe post la diskonigo de la kandidatiĝoj al la posteno de ĝenerala sekretario.

TEJO 272,03 -- je minus 5,5% ĉar la organizo koliziis kontraŭ du rifoj: peza deficito en la ĵus donita spezkalkulo 2016, kun ree deficita buĝeto por 2018; kaj subita demisio de la prezidanto, post apenaŭ kvarmonata ofico.

FPEF 283,66 -- je plus 4,5% pro la progreso de projekto en afrika nemoveblaĵo kaj pro la rapida solvo de la problemo kaŭzita de la eksa Konsulino: la strukturo de la Civito pruviĝis ree fortika kaj elasta samtempe.

KCE 963,92 -- je plus 3,25% pro la sukcesa esperantologia seminario kaj aliaj aranĝoj en Afriko, plus la aĉeto de "Heroldo de Esperanto".

LF-koop 212,60 -- je plus 5,35% pro la reproprietigo kaj tuja revendo de HdE, kio garantias la enspezon antaŭviditan el Lexus sed ne realigeblan pro ties nesolventeco.

PEN 185,84 -- je plus 1,33% pro la rutina enspezado el nemoveblaĵo kaj la enfokusigo de la atento ĉirkaŭ Nobel-kandidateco.

La monato decembro vidas plifortiĝon de la Civita konsorcio kaj daŭre negativan tendencon aliloke.

(HeKo 670 1-C, 8 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0575 s s