Esperanta Civito

Malago honoris la Zamenhofan jubileon


Sekve de kontakto inter Esperanta Naturamikaro kaj la kultura societo Sociedad Erasmiana, hieraŭ ĉi-lasta invitis prof-ron Giorgio Silfer prelegi en la hispana pri la originoj de esperanto, koincide kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en prestiĝa sidejo ĉe la urbocentro de Malago.

Al tre interesata publiko, post enkonduko fare de la prezidanto de Sociedad Erasmiana, prof. Quintín Calle, la Konsulo de la Esperanta Civito skizis la du paralelajn fontojn de la zamenhofa idealo: unuflanke la serĉado de la perfekta lingvo, aliflanke la solvo de la hebrea demando. El la konverĝo de tiuj du elementoj fontis "Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto".

La prelego, akompane al bildoj pri la aŝkenaza socio en orienta Eŭropo, vekis grandan atenton, interalie pro la absoluta noveco de la historia analizo rilate al esperanto, ĉe andaluza kultura medio.

[HeKo 670 4-B, 17 jan 18] 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0529 s s