Esperanta Civito

Bogatov jam superflue persekutata


La kazo Dmitrij Bogatov evoluas espereble al bona solvo por la akuzito. La rusa ministerio pri internaj aferoj, pere de propraj ekspertoj, ne konstatis lin kulpa pro alvokoj al terorismo. Tamen la juna moskva esperantisto restas en hejma aresto: li rajtas nek eliri nek komuniki eksteren, escepte al gefamilianoj.

Do kvankam la ministerio ne trovis pruvon pri lia kulpeco, la lasta vorto apartenas al tribunalo. La mallibereco de s-ro Bogatov daŭras jam ok monatojn.

Intertempe Rusio enkondukis normojn kiuj limigas liberan interreton, interalie programojn de anonimigo. Tio povus igi politike superflua la persekuton kontraŭ Bogatov. Kaj tial esperigi pri la rapida fino de ĉi tiu situacio. Jen optimisma konkludo ĉe Komitato Armand pri esperantistoj en prizono.

[HeKo 670 7-C, 24 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0747 s s 
  Total: 0.0890 s s