Esperanta Civito

Teatro spuras vojon al Afriko


Pedro Carrillo, aktoro kaj reĝisoro, proponas realigi spektaklon en Burundio, okaze de la venonta Kristnasko. Temas pri "kripa prezento", kun muziko kaj kantoj, ilustranta la naskiĝon de Jesuo. De pluraj jaroj c-ano Carrillo enscenigas tian religian akton en Andaluzio: li opinias ke afrikanoj tute taŭgas por tiu ĝenro.

Preskaŭ samtempe Giorgio Silfer ekverkis novan dramon: "Maria, Jozefo kaj la gardelo". La lasta vorto fontas el kurtigo de "gardanĝelo", kontaĝe kun "gardisto" kaj asonance al "Gabrielo". La plano estas malpli ambicia ol tiu de Carrillo, laŭ scenografio, tamen ankaŭ multe pli aŭdaca, ĉar temas pri originala interpreto de la kristnaska evento, lokita en la nuntempa nigra Afriko.

"Maria estas junulino kiu gravediĝas pro la stupro fare de nekonata militkrimulo, el la neregula armeo de la gardeloj. Jozefo, pli ol 50-jara ĉarpentisto, trovas ŝin vunditan fizike kaj psike. Li helpas ŝin serĉi la hejmon, sed la familio rifuzas ŝin kaj la najbaroj ŝin forpelas, eĉ komencas akuzi Jozefon, kiu foriras kun ŝi por ne riski sian vivon mem. Li gastigas kaj flegas Marian, kies gravedeco manifestiĝas iom poste" klarigas la aŭtoro.

La dramo de Giorgio Silfer enfokusigas precipe la rolon de Jozefo, kies personeco estas pli kompleksa ol tiu de Maria. Li estas speco de olda fraŭlo, kvankam ne mankis al li filo kaj edzino; sed la infano subite mortis en akcidento kiun li hazarde kaŭzis, kaj la edzino preskaŭ freneziĝis pro la doloro kaj forlasis Jozefon. Ĉi-lasta vartas grandan kulposenton, tamen daŭre amas la malaperintan edzinon.

"En la kerno situas la tragedio de nedezirata patriniĝo, kontraste al sopirata patreco: la manko de propraj infanoj ja fuŝas la reputacion de Jozefo en la afrika socio" daŭrigas c-ano Silfer, kiu tamen ne volas rakonti pli, ĉar li mem ne decidis kiel finiĝos la dramo. La aŭtoro esperas ke "Maria, Jozefo kaj la gardelo" premieros en Burundio fine de decembro aŭ komence de la venonta jaro. Kune kun la projekto de c-ano Carrillo ĝi markus la naskiĝon de afrika teatro en esperanto.

[HeKo 670 8-B, 25 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0646 s s 
  Total: 0.0812 s s