Esperanta Civito

Presata la februara numero 2018 de HdE


Kultura Centro Esperantista liveris al la presejo la duan numeron de sia monata informilo, "Heroldo de Esperanto" n-ro 2281 (februaro 2018). La numero dediĉas atenton al la interna evoluo de la tri ĉefaj subjektoj en Esperantio: UEA, TEJO kaj la Esperanta Civito. La unuaj du alkutimigis la publikon al financaj deficitoj kaj internaj eksiĝoj, la tria bonŝance fartas pli esperige.

Tre interesa ŝajnas precipe la komparo inter la deklaroj de UEA respektive la Civito okaze de la Tago de la Memoro pri la Holokaŭsto. SAT mem entreprenis nenion tiurilate, almenaŭ ĉi-jare; kaj ankaŭ TEJO silentis, eble pro koincido kun la komuniko de UEA (verkita de prof. d-ro Humphrey Tonkin).

HdE aparte informas pri la aktiveco de KCE, kiel la baldaŭa lingva kolokvo, kun detaloj pri la prelegontoj, inter kiuj elstaras Gonçalo Neves el Portugalio, aŭ kiel la kreskanta aktiveco en Afriko. Ankaŭ la aktiveco de aliaj paktintaj establoj, ekzemple Esperanta PEN-Centro, aŭ Civitaj instancoj kiel Civila Esperanta Servo, situas en la fokuso de la gazeto.

Post la jarkolekto de Lexus en Brazilo, la gazeto ree fidelas al sia akurate informa rolo, kvankam evidente KCE kaj ties partneroj ricevas multe pli da atento.

[HeKo 671 3-B, 30 jan 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0638 s s 
  Total: 0.0785 s s