Esperanta Civito

Kurso por unulingvuloj en Malago


La 5an de marto 2018, je 10h00, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, ekos dusemajna intensiva kurso pri esperanto, rezervita al komencantoj kiuj scipovas nur la propran denaskan lingvon, kaj neniun fremdan.

La kurson organizas Esperanta Naturamikaro, laŭ komisio de Civila Esperanta Servo, ĉar prioritate (sed ne ekskluzive) celanta estontajn laborbrigadanojn. La unuaj aliĝintoj fakte estas sinjorinoj kiuj ŝatus engaĝi sin en transnacia laborbrigado, la venontan decembron en Afriko.

Pro la manko de kono pri fremdaj lingvoj, la intensiva kurso (jam la deka dum kvin jaroj ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio) daŭros du semajnojn (po kvin tagoj, por tri horoj tage) anstataŭ unu. Ĝin gvidos prof. Giorgio Silfer.

[HeKo 672 7-B, 20 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0606 s s