Esperanta Civito

Barakti kiel kokido en stupo: kiom longe en Nederlando?


Universala Esperanto-Asocio baraktas en pli kaj pli komplika situacio. En unu nodo plektiĝas la du ĉefaj problemoj: financa stato kaj organiza kupolo.

Por fronti la kreskantan deficiton dum kelkaj semajnoj retumis neformala laborgrupo, sub la loza gvido de Renato Corsetti, kiu ĵus dissendis internan raporton. En tiu laborgrupo membris neniu estrarano kaj preskaŭ neniu ano de la financa komisiono: ne hazarde, unu el tiu komisionanoj, eksdirektoro Osmo Buller, epitetis ĝin "mistera". Siavice, d-ro Corsetti, admonas ke "la malekvilibro estas tiel granda, ke ĝi postulas intensan agadon dum kelkaj jaroj. Ne temas pri la fino de UEA, sed pri la okazo de nova komenco. Ni devos kapti la korojn de la amaso da homoj, kiuj lernas Esperanton rete aŭ alimaniere. Sen reakirado de la bona volo de la parolantoj, ĉio cetera estos vana."

La proponoj de tiu laborgrupo ne ŝajnas aparte originalaj, des pli kie oni legas pri 10%-altigo de la kotizoj... Certe la laborgrupo ne havas ekzekutivan povon, sed nur sugestan. La kerna problemo restas la kostoj de la Centra Oficejo, salajre kaj strukture. La foriro el Nederlando profiliĝas ankoraŭ nebule, dum la internaj rezistoj de tio kio restas el la burokrata povo ŝajnas pli klaraj.

La kostoj de pliaj estraraniĝoj ludas rolon ankaŭ en la debato pri larĝigo de la estraro, rekomendata de la elekta komisiono. La interna opozicio, per la voĉo de Corsetti, draste kontraŭas pli vastan estraron. La debato probable treniĝos ĝis finkalkulo dum la venonta UK. Post kvin monatoj en Lisbono, ĉu la Fettes-epoko, startinta per la kulturpolitika strategio de la fiaskinta pragismo, vidos sian epilogon ene de la financa kaj organiza krizoj?

Estas rimarkinde ke tiujn krizojn profundigas ia superegoo, kiu kondukas al pezaj investoj kun dubinda produktivo, jen per nemoveblaĵo en Roterdamo, jen per la financa perdo kaŭzita de Indiĝenaj Dialogoj, jen per la kostoj de la interlingvistika katedro en Amsterdamo. Ne nur la Centra Oficejo, sed Nederlando entute pli kaj pli kostas al la "politike neŭtrala" Esperantio.

[HeKo 672 9-A, 24 feb 18]

D-ro Renato Corsetti deklaris:
UEA venis al sia finstacio. Se ni faras nenion, post kvin jaroj ni devos komenci vendi la domon aŭ malinvesti la investitajn kapitalojn por pagi la normalajn elspezojn;
- membronombroj ne kreskas, membroj maljunas, kaj salajrokostoj (kaj aliaj strukturaj kostoj) estas duoble pli grandaj ol la enspezoj;
- Niaj proponoj al la komitato, por ke ĝi instrukciu la estraron: 1) ne plu dungu en Roterdamo sed kontraktu por laboroj en malpli multekostaj landoj; 2) provu ŝparegi pri la antaŭviditaj elspezoj kaj ĝisekstreme varbu donacojn kaj heredaĵojn; 3) principe ne plu presu surpapere revuojn kaj aliajn eldonaĵojn (jarlibron)​; 5) senkompate forigu la laborojn, kiuj ne estas ekonomie memsufiĉaj; 4) malgraŭ ĉio membroj ne pliiĝos, ĉar oni ne vidas la bezonon aliĝi al UEA, krom por partooreni la UKon. Ni devos ŝanĝi la membrosistemon kaj oferti servojn, kiujn la homoj nuntempe volas. Ni devas ŝanĝi la vizaĝon de UEA.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0546 s s 
  Total: 0.0693 s s