Esperanta Civito

En Meksiko la unua Civita prefekto


Pro atingita templimo fine de februaro 2018 la Konsulo aplikas al Meksika Esperanto-Federacio la artikolon 5 de la Foruma Reglamento. Konsekvence MEF estas eksigita el la Pakto, kaj ne rajtas plu ricevi informojn pri eventualaj investoj de la Esperanta Civito en Meksiko.

Ekde la 1a de marto 2018 c-ano Luis Raudón oficos kiel prefekto por Meksiko, konforme al la artikolo 31 de la Konstitucio. Tiel longe kiel en la lando ekzistas neniu establo reprezentata en la Forumo, li estas komisiita zorgi pri la interesoj de la koncernaj civitanoj (relative nombraj en Meksiko), unuavice ilia informiteco, kaj pri la bildo de la Civito en la lando.

C-ano Raudón estas la unua persono nomumita kiel prefekto en la Civito. Neniam antaŭe ĉi tiu ofico estis atribuita.

[HeKo 673 1-C, 26 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0629 s s 
  Total: 0.0757 s s