Esperanta Civito

La esperanta literaturo en INALI


La Instituto Nacia por Lingvoj Indiĝenaj en Meksikurbo invitis c-anon Giorgio Silfer gvidi seminarion pri la esperanta literaturo, rezervitan al siaj kadroj. La aranĝo okazis hodiaŭ kaj vidis la partoprenon de dudeko da funkciuloj, lingvistoj, esploristoj kaj aŭtoroj en meksikaj indiĝenaj lingvoj. Kunlaboris Esperanta PEN-Centro kaj la prezidintino de Meksika PEN-Centro, lic. María Elena Ruiz.

Prof. Silfer, kiu enkondukis la diskuton hispanlingve, situigis nian literaturon en la pli vastan kuntekston de la minoraj, minoritataj kaj minorigitaj lingvoj, al kiuj ankaŭ esperanto apartenas. Lia prezento estis brila ekzemplo de kompara literaturo, esploranta precipe la kazojn de idiomoj en Eŭropo, kiel la okcitana kaj la romanĉa. Li tiel skizis la paralelismon inter diversaj situacioj, kaj utiligis la fenomenon esperanto kiel klarigan paradigmon.

La posta diskuto enfokusigis la staton de la literaturoj en indiĝenaj lingvoj, kiu ŝajne postrestas tiun de la "regionaj" lingvoj en Eŭropo. Interalie, malgraŭ klopodoj tiurilate daŭre ekzistas agrafiaj idiomoj.

La evento (je ne kutima horo: tagmezo) forte kaptis la atenton de la partoprenintoj. Prof. Silfer havos postmorgaŭ laboran tagmanĝon kun la ĝenerala direktoro de INALI, verkisto Juan Gregorio Regino, laŭ invito de la Instituto.

[HeKo 673 2-B, 28 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0626 s s