Esperanta Civito

Heroldo 2282, tria numero en 2018


Kultura Centro Esperantista, posedanto de "Heroldo de Esperanto", ĝojas anonci la akuratan aperon de la marta numero en 2018 (2282).

Ĉi-foje la unua paĝo estas grandparte dediĉita al Ameriko: "Kvar generacioj samfamilie en Meksiko" kaj "Indiĝenaj lingvoj kaj esperanto: literatura konverĝo" informas pri la situacio en Centra Ameriko; "Naŭa TAKE en Kubo" raportas pri la tut-amerika kongreso; "Kurso en la plej fama usona universitato" enfokusigas la sukceson en MIT.

La malfacila konjunkturo en Universala Esperanto-Asocio trovas aktualigon en publikaj deklaroj de Dietrich Weidmann, Renato Corsetti kaj Osmo Buller. La roterdama ĉielo sonas tondre, kvankam ankoraŭ sen pluvego.

La aktiveco de KCE, FAR, PEN, ENa kaj aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto atestas la "surprizan vivoforton" (vortoj de antiraŭmisto) de la Esperanta Civito.

"Heroldo de Esperanto" estas ricevebla kontraŭ libervola donaco. Bonvolu kontakti tiucele la adreson <kce ĉe esperantio.net>. Informojn pri interesaj eventoj bonvolu sendi al <heroldo ĉe esperantio.net>.

[HeKo 674 3-B, 14 mar 18]

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0203 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0633 s s