Esperanta Civito

KALiFo konfirmota kun interna rotacio


La Administra Komitato de LF-koop, renovigota okaze de la Ĝenerala Asembleo 15 aprilo 2018, probable konsistos el la samaj membroj, sed kun interna rotacio. C-inoj Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey proponas interŝanĝon de oficoj: la dua iĝus prezidanto, la unua vicprezidanto por la mandato 2018-20. La ceteraj tri komitatanoj gardus sian oficon.

Dum la finiĝanta mandato LF-koop realigis plurajn atingojn. La plej gravaj estas la kvalita kaj kvanta kresko de la revuo "Literatura Foiro", organo de la eldonejo; la vendo de la gazeto "Heroldo de Esperanto", kiu tamen restas en la Pakto; la aĉeto de dua apartamento en Svislando, rezervota al Esperanta PEN-Centro; la eldono kaj trifoja represo de "Historio de la esperanta literaturo", kunverkita de c-anoj Minnaja kaj Silfer. Tial la Martinelli-prezido estas registrebla kiel unu el la plej sukcesaj periodoj en la preskaŭ 40-jara vivo de la kooperativo.

La Asembleo aprobos la novan Trijaran Laborplanon, analizinte la sinergion kun la aliaj paktintoj, precipe la "svisan akson" kun Kultura Centro Esperantista, Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado. Eblus baldaŭa aĉeto de tria nemoveblaĵo, rezervota al FEM post la morto de la mecenato.

[HeKo 674 7-B, 19 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0457 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0876 s s