Esperanta Civito

Ombro super la horizonto de "Kontakto"


"Okaze de Pasko mi ne povas transdoni bonajn novaĵojn. Ankaŭ en 2018 la membroevoluo bedaŭrinde postrestas la esperojn." Tiel Martin Schäffer, eksa ĝenerala sekretario kaj nuna direktoro de Universala Esperanto-Asocio, komencas ĵusan cirkuleron al la Komitato. Li konkludas per la prognozo: "Fine de la jaro povus manki enspezoj en alto de ĉirkaŭ 8.000 - 10.000 eŭroj, kompare kun la buĝeto". Tio signifus ke la deficito de UEA en 2018 atingus 150.000 eŭrojn. Nome, la Asocio festonta sian 110-jariĝon meznombre enspezas tri eŭrojn kaj elspezas kvar.

La kreskantan deficiton kaŭzas membroperdo, precipe en la plej grava kategorio: abonanto kun jarlibro. Komence de aprilo 2017 ili estis 986, el kiuj 116 donacitaj per Fondaĵo Canuto, do nete 870; sed nun ili estas 969, el kiuj 218 donacitaj, do nete 751. Tio egalas al neta perdo de 119, nome minus 13,68%.

Sojle al paniko, Renato Corsetti opinias ke "la konsiloj pri ŝparoj de la laborgrupo pri financoj estas pli atentindaj ol oni pensis". Inter tiuj konsiloj elstaras la ĉeso de la papera eldonado de periodaĵoj: revuo "Esperanto" kaj "Kontakto".

Efektive "Kontakto" jure apartenas al UEA, anstataŭ TEJO. Kadre de la emancipiĝo, TEJO lasis al UEA ĝian proprieton, por ŝpari tricenton da eŭroj jare fiske. Sed "Kontakto" akumulas ĉiujare deficiton, kiu tanĝas kvin mil eŭrojn. Eblas ke UEA decidos liberiĝi je "Kontakto", kvankam la interkonsento kun TEJO teorie malhelpus tion. Ja ne temas pri simpla kontrakto, sed pri regularo, modifebla nur fare de ambaŭ societoj; kaj la regularo devontigas Roterdamon al la produktado de la papera "Kontakto".

[HeKo 675 5-A, 2 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0557 s s