Esperanta Civito

Ora jubileo de "La Patrolo" en 2019


En majo 2019 estos la 50a datreveno de la fondo de la literatura rondo "La Patrolo", el kiu fontis la revuo "Literatura Foiro" kaj multegaj iniciatoj kiuj vigle progresigis la esperantan kulturon.

Dum ĵusaj rendevuoj en Napolo kaj Milano la iamaj patrolanoj Nicolino Rossi, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer interkonsentis pri la ideo festi la eventon, en urbo de Alta Italio. Certe bonvena estas la partopreno de la ceteraj, vivantaj patrolanoj: Tazio Carlevaro kaj Gianluigi Gimelli.

Krom gastronomia aspekto, la renkonto en majo 2019 donos la okazon enfokusigi la rolon de "La Patrolo" ene de la esperanta literaturo. Tial bonvenos kiel eble plej multaj intelektuloj por diskuti en nia lingvo pri la perspektivoj de la nuna literaturo.

Detaloj aperos en "Literatura Foiro", februaro 2019.

[HeKo 675 6-B, 4 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0564 s s