Esperanta Civito

"Aliroj al esperanto" eldonita ekster la Akademio


"La projekton <Aliroj al esperanto> mi iniciatis kiam mi prezidis la Akademion de Esperanto, en oktobro 2013. La Akademio plu vivas post mia foriro, liberigita de la <kadavra veneno> kiu estis mi aŭ kiun reprezentis mi, kaj same liberigita de la libroprojekto. Sed tiu ĉi ne malaperis." Tiel prof. Christer Kiselman skribas en sia ĉefredaktora salutvorto al libro ĵus eldonita ĉe KAVA-Pech en Ĉeĥio.

La 230-paĝa verko konsistas el dek kvar eseoj de esperantologoj, inter kiuj du virinoj (Sabine Fiedler kaj Ilona Koutny), tri azianoj kaj du loĝantoj en Usono. Rimarkindaj estas "Aliro tra la literaturo" de c-ano Carlo Minnaja, kaj "La du epistoloj de Odeso" de c-ano Giorgio Silfer.

La temaro estas vasta: pacmovado, interlingvistiko, sintakso, frazeologio, lingvokreado, socilingvistiko, kompara lingvistiko, kvanta lingvistiko, literaturo, psiĥolingvistiko, hedonismo, homaranismo, historiografio. Rezultas agrabla kaj bunta panoramo, kie ne maloftas diverĝaj interpretoj pri la fenomeno esperanto. La legonto decidu mem ĉu la verko eklektikas aŭ heterogenas.

Mendebla interalie tra la libroservo de KCE: <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 676 2-A, 9 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0543 s s