Esperanta Civito

Ekvilibra spezkalkulo 2017 por KCE


Dum la lasta jaro de sia mandato ekvilibran spezkalkulon atingis la Komitato de Kultura Centro Esperantista (gec-anoj Silfer, Amstad, Bartek, Martinelli, Schenk), posedanto de la sola Esperanto-Domo en Svislando.

Kompare kun 2016 la sukceso rezultas el tri ĉefaj faktoroj: a) forta kresko (44%) de la enspezoj pro la luigoj; b) duobligo de la donacoj; c) ŝparo ĉe diversaj rubrikoj, ekz. impostoj kaj pruntoj. La duobligo de la donacoj signifas ankaŭ grandiozan kreskon de la donacintoj: de 16 al 59 (plus 268%). Ene de tiuj, la Apogantaro (voĉrajtaj membroj) kreskis je 33%.

La eksterordinara progreso de la membronombro klariĝas per la ekesto de la "Heroldeto", kiu altiris individuajn donacantojn precipe el Svislando kaj Italio, kaj po unu el Francio, Hispanio, Hungario, Japanio, Pollando, Svedio. Ankaŭ la kvin kolektivaj apogantoj estas plejparte svisaj, kaj temas ĉiam pri establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. La "Heroldeto" mem kostis multe malpli ol la kolektiva abono al HdE, pri kiu KCE tuj rezignis, konstatinte la malfruon de eldonejo Lexus, post la tute akurata livero fare de LF-koop en 2016. Kaj tamen ĝuste la monata informilo altiras multe da donacoj.

En la spezkalkulo la sola zorgiga bemolo estas la kostoj pro ALTE, kiujn ne kovras la tarifoj de la diplomoj: necesos rediskuti la kondiĉojn de la adjudiko al KCE fare de la direktivo Mühlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

La bona administrado transdonas sanan institucion al la nova Komitato (kie ne plu membros c-ano Silfer: li restos kiel revizoro). Ĉiu franko donacita al KCE estas tute bone elspezita, profite al la esperanto-kulturo.

[HeKo 676 6-B, 12 apr 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0799 s s 
  Total: 0.0959 s s