Esperanta Civito

Neves pri la Ido-literaturo dum lingva kolokvo


Post la hieraŭa legado de la skribaj kontribuoj, la 4a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono proponis hodiaŭ la ĉefan prelegon, fare de Gonçalo Neves. La teksto aperos en la revuo "Literatura Foiro".

La preleganto komparis la draste malsaman sintenon al poezio ĉe la iniciatoro de esperanto unuflanke kaj Couturat-De Beaufront aliflanke. Ĉi-lasta forte bremsis la produktadon en Ido, malgraŭ la ekzemplo de Richardson inter la du mondmilitoj. Resurekto (aŭ efektiva starto) okazis per Andreas Juste en la 1980aj, al kiu sekvis rimarkinda florado en la unua jardeko de la nuna jarcento.

La debato enfokusigis aliajn diferencojn, kun specifa rilato al la eŭfonio de la du lingvoj. Interalie montriĝis ke la deviga akuzativo multe helpas al la eŭfonio de esperanto.

Legu pli en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 676 8-B, 14 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0604 s s