Esperanta Civito

Niĝerio: Corsetti kiel Breĵnev?


Ĉu la teorion pri la limigita suvereneco, kiun Leonid Breĵnev aplikis en Ĉeĥoslovakio, Renato Corsetti aplikos en la afrika Esperantio, komencante per Niĝerio?

Skribis s-ro Moses Opa el Lagoso al la prezidanto de UEA: "Nia landa asocio ĝis nun ankoraŭ ne ricevis subvencion de UEA por 2007. Ĉu vi povas volonte helpi nin ĝin ricevi ĉar multaj faradaĵoj kuŝas ĉe ni?"

Respondis d-ro Corsetti: "Mi plusendas vian mesaĝon pri la subvencio al EFEN al la Afrika Oficejo kaj al la Afrika Komisiono por la decido. Nun estas malgranda formala problemo. Kiu estas EFEN, al kiu oni pagu la subvencion. Ĉu la niĝeriaj esperantistoj pretas deklari ke la malnova EFEN de Prince Henry [Oguinye] ne plu reprezentas la niĝeriajn esperantistojn, kaj elekti iun provizoran komitaton por la renormaligo de EFEN?"

Moses Opa, iom surprizite, informis: "Esperanto-Federacio de Niĝerio ankoraŭ ekzistas, sed Princo pozicio en la oficejo ne plu validas ekde marto 2007."

Al kio la prezidanto de UEA reagis (tute ne enketinte ĉe aliaj) proponante puĉon: "Dankon, Moise! Ni konstatas tion, kaj komprenas ke oni devas reorganizi EFEN-on laŭ la kutimaj demokratiaj reguloj de la landaj asocioj de UEA. La unua paŝo povus esti, ke vi, Ahmed kaj Monday iĝu la membroj de komitato por la reorganizo de EFEN. La komitato devus kontakti ĉiujn niĝeriajn esperantistojn kaj aranĝi perpoŝtan voĉdonadon por elekti novan estraron de EFEN. Kion vi pensas pri tio?"

Post tiu ĉi interesa leciono pri "kutimaj demokratiaj reguloj" laŭ la prezidanto de UEA, s-ro Israelo Chigo Uhuegbu, kasisto de EFEN, vigle protestis:

"Mi legis la mesaĝojn de Renato Corsetti kaj sentas honton. Antaŭe oni akuzis vin pri <dividu kaj regu en Afriko>, mi ne kredis ke estimata persono kaj prezidanto de UEA agas tiel sen konscienco kaj kontribuas al kvereloj kaj malharmonio en Afriko. Ni ne estas en kolonia periodo kaj ne akceptas koloniistojn kaj imperiistojn en Afriko, kiel vi agas en esperanto-movado en Afriko kaj Niĝerio." Daŭrigas Israelo Chigo kun indigno:

"EFEN havas estraron sub la gvido de Henriko kaj vi respektu tion aŭ vi malrespektu. Por via informoj, estos komitatkunveno de EFEN en Owerri je 16a kaj 17a [de junio]. Viaj disĉiploj [el Lagoso] venu aŭ ne venos, ne gravas. Ni faros decidojn por la progreso de esperanto-movado en Niĝerio. Niĝerio estas sendependa lando kaj vi ne povas aĉeti la konsciencojn de ĉiuj afrikanoj." Kaj plu la kasisto de EFEN:

"Ni havas estimatajn personojn en EFEN kiel Prince Henry, Mrakpor ktp, kiuj kontribuas por la sukceso de la asocio. Do halt[ig]u viajn agojn en Niĝerio kaj aliaj afrikaj landoj, kaj respektu vi mem. Niĝerio estas sendependa granda afrika lando. Via divido ne sukcesos tie ĉi. Se vi volas kreu alian asocion kun viaj disĉiploj, sed lasu EFEN por niĝerianoj. Vivu EFEN, vivu Esperanto en Afriko!" konkludis s-ro Israelo Chigo.

La repliko de d-ro Corsetti ŝajnas invit' al breĵnevesko: "Mi ne volas kontribui al kvereloj sed nur al renormaligo de la situacio en tiel grava lando kiel Niĝerio. Mi ne estas koloniisto, kaj mi agas nur por helpi sincerajn (atentu pri la adjektivo) afrikajn esperantistojn. Mi respektas tion, dum la landa asocio de UEA EFEN respektas la demokratiajn regulojn validajn tra la tuta mondo por ĉiuj landaj asocioj. La unua el tiuj reguloj estas ke la estraro estas elektata en demokratia maniero de ĉiuj membroj kaj respondecas al ili."

Gianfranco Molle antaŭ tridek jaroj kantis: "Tiuj kiuj... defendas pacon per tankoj".

fonto: KONSCIU 016, redaktis Gbeglo Koffi

[HeKo 331 7-A, 12 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0600 s s 
  Total: 0.0730 s s