Esperanta Civito

Komitato Armand pri Billy Waldon


Komitato Armand (instanco agnoskita de la Esperanta Civito, kiu okupiĝas pri esperantistoj en prizono) komunikas interesajn novaĵojn pri Billy Ray Waldon, konata ankaŭ kiel N. I. Sequoyah.

En februaro 2007 estis liverita la petskribo de prof-ino Constance de la Vega (San-Franciska Universitato) ĉe Inter-American Commission of Human Rights pri eventuala malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj de N.I. Sequoyah fare de la usonaj aŭtoritatoj. La verdikto estos atendata dum du-tri jaroj.

La sama profesorino renkontis la advokatojn de OSPD (Office of the State Public Defender), kune kun la asocio fos*ters, en Berkeley en septembro 2006. La dokumentoj por la apelacia proceso estas kompletaj kaj sigelitaj. Tial OSPD atingos la apelacion antaŭ 2010. Paralele, alia advokato de OSPD aktivas pri la proceso de Habeas Corpus.

Renkonto inter Philip Sapsford, Queen’s Counsel kaj membro de la estraro de Bar (of England & Wales) Human Rights Committee, fos*ters kaj s-ino Micheline Calmy-Rey (ministro pri eksteraj aferoj kaj laŭvica prezidanto de Svislando) estas planita post la somero.

Krome Eli, filino de Sequoyah/Waldon kaj de Keiko (la dua eksedzino, japana), nur en marto 2007 eksciis ke la patro sidas en la mortoalo de kalifornia prizono: ŝi renkontos lin baldaŭ. Ŝi vivas kaj studas en Nov-Jorko.

Fine, libro de Billy Waldon pri antirelativeco, en angla, baldaŭ aperos ĉe malgranda eldonejo en San-Diego. Por tio helpis la asocio fos*ters, bazita en Svislando (la tria eksedzino de Sequoyah estas zurika E-istino) kaj prezidata de italo, Claudio Marinucci.

[HeKo 331 9-C, 14 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0569 s s