Esperanta Civito

Teatro en la eksperimenta kurso de KCE, julio 2018


Por la dua jaro Kultura Centro Esperantista gastigas eksperimentan kurson pri beletra tradukado, kadre de projekto Nurenbergo, laŭ kiu la Esperanta Civito celas disvolvi profesian trejnejon por tradukistoj.

Post atenta selektado de la kandidatoj, d-ino Perla Martinelli akceptis la partoprenon de ges-roj Lorena Bellotti, Hilary Chapman, Marie-France Conde Rey, Anne Jausions kaj Giuseppe Pranzo Zaccaria.

La diverseco en la lingva origino (itala, angla, franca) faciligis la decidon pri la utiligota teksto: la kurso okupiĝos pri dramo de Samuel Beckett. La irlanda aŭtoro kutimis verki en la franca, kaj nur poste mem traduki al la angla. Li ankaŭ persone zorgis pri la tradukoj al aliaj lingvoj, kiel germana kaj itala.

Spuroj de la arto de Beckett ekzistas jam en esperanto, danke al la teatra festivalo en Budapeŝto (1983) kaj al la originala dramo de Giorgio Silfer "La vorta klaso" (1997). Ili estos spekteblaj en Ĉaŭdefono, kadre de la distra programo dum la staĝo.

[HeKo 679 6-B, 19 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0607 s s