Esperanta Civito

Heroldo publikigos la historion de TEJO


Koncizan historion de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo publikigos "Heroldo de Esperanto" (eldonata de Kultura Centro Esperantista en Svislando) okaze de la 80-jariĝo de TEJO, ĉi-somere. La aŭtoro estas prof. Giorgio Silfer.

"Mi sekvas la skemon de la paĝego pri UEA en 2008" diras c-ano Silfer. "Estas rimarkinde ke Tutmonda Junulara Organizo fondiĝis en tre malfacila momento, kun Esperantio en forta krizo, pro internaj skismoj kaj eksteraj persekutoj. Fakte ĝi fontis el SAT-medio en Nederlando, parte influata de geinstruistoj. Principe ĝi estis peresperanta organizo, kiu adoptis la E de Esperantista nur en la 1950aj, kiam ĝi proksimiĝis al UEA. La rilatado kun ĉi-lasta ofte estis komplika, sed almenaŭ en la jaroj de Tyresö la generacia konflikto kondukis al la engaĝo de eksaj TEJO-estroj en UEA. La generacio de Raŭmo preferis eviti tiun evoluon, kaj ekde IJK en Asizo dum dudeko da jaroj TEJO strebis al sia emancipiĝo, kiu almenaŭ teorie plenumiĝis nur en 2016."

Male al la plenkreskuloj, kiuj disiĝis al diversaj movadoj, la esperanto-junularo restis koncentrita ĉirkaŭ TEJO, kvankam ekzistis ankaŭ malforta SAT-Junulfako. Alia diferenco estas la graveco de UK kaj de revuo "Esperanto" por UEA, dum ĉe TEJO la jarkongreso kaj revuo "Kontakto" ludas rolon malpli esencan. Kurioze estas, ke UK nur unu fojon havis tiom da aliĝintoj kiom da individuaj asocianoj (proksimume), dum IJK (kaj eĉ aliaj junularaj aranĝoj) kutime kunvenigas pli da homoj ol efektive membras (individue) en TEJO, ofte eĉ la duoblon aŭ pli.

Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2286, julio 2018 (eldonas kaj proprietas KCE)

[HeKo 680 2-B, 24 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0828 s s