Esperanta Civito

Esperanta PEN rezolucias por nova Nobel-strategio


Estas pli kaj pli granda la prestiĝo de la Esperanto-centro, kaj konsekvence de la esperanta literaturo, ene de la plej grava verkistara organizo en la mondo.

"Mi volas danki vin tre multe ankaŭ por la iniciato prezenti la rezolucion. Lerta strategio! Mi opinias ke ĝi altiros la atenton de la gazetaro. Ni esperu la plej bonan!" skribis Simona Skrabec, prezidantino de la internacia PEN-komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, al c-ano Giorgio Silfer, kiu ĵus prezentis rezoluciproponon rilate la futuron de la literatura Nobel-premio.  La proponon subskribis la esperanta, la itala, la hungara kaj la romanda centroj, kaj estos debatata dum la komitata konferenco en Svislando post tri semajnoj.

La rezolucio invitas al nova strategio por la asigno de la literatura Nobelo, kongrue kun la bezono renovigi la konfidon al la premio, post la skandalo kiu trafis la Svedan Akademion.

Al la prestiĝo de nia literaturo kontribuas la persona reputacio de niaj reprezentantoj. Ĝuste tial prof. Silfer estis afable petita gvidi la ĉefan rondan tablon dum la aludita konferenco. La taskon li akceptis, interalie ĉar li regas ĉiujn tri oficialajn lingvojn de PEN Internacia, kaj povas elturniĝi ankaŭ en la germana, necesa por almenaŭ parto de la svisa publiko.

[HeKo 680 5-B, 29 maj 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0558 s s