Esperanta Civito

Renkonto kun intelektuloj en Bratislavo


"Amaso da tre interesaj faktoj pri kiuj ni ne sciis" estis la ĝenerala komentario post la hodiaŭa renkonto de slovakaj intelektuloj kun c-ano Giorgio Silfer, ene de la ĉefa biblioteko en Bratislavo. Nian verkiston intervjuis publike lia kolego Gustáv Murin, prezidinto de la slovaka PEN-centro.

Subtene al la diskonigo de la esperanta literaturo prof. Silfer utiligis la enhavon de "Historio de la esperanta literaturo" kaj siajn konojn pri la rilatoj inter nia kulturo kaj meza Eŭropo,  precipe en la najbara Hungario.

Miriga por la ĉeestantoj estis ankaŭ la kontakto inter esperanto kaj kelkaj kulturaj aktivuloj en Ĉeĥslovakio, kiel eldonisto Zelezny (tre fama en la kampo de sciencfikcio), kiu realigis la preson de "Paŝoj al plena posedo" en amasa kvanto, aŭ kantisto kaj komponisto Habera, kies tekstojn Giorgio Silfer esperantigis por la ensemblo TEAM en 1990. Sed ankaŭ pli fruaj kontribuoj al la esperanta kulturo el la regiono, ekzemple "Verda Stacio", estas nekonataj al nuntempaj kleraj gaĝoj.

[HeKo 680 6-B, 30 maj 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0575 s s