Esperanta Civito

Slavaj influoj al esperanto, en la kongreso de Slava Unio


Slava Unio invitis la Konsulon de la Esperanta Civito prelegi ĉe sia dua konferenco, okazanta en du najbaraj urboj de Moravio, same kiel pasintjare. La aranĝo okazas teorie en tri lingvoj, el kiuj du ne estas etnaj: esperanto kaj la interslava; sed efektive preskaŭ ĉiuj parolas la propran slavan idiomon.

La aranĝo disvolvas heterogenan temaron: en la fokuso estas la slava civilizo, interpretata pli folklore ol kulturpolitike. Interesoj ekstreme diverĝaj apudas sen konflikto: unuflanke asocio organizanta specon de pilgrima vojo de Konstantinoplo ĝis Pollando, omaĝe al Cirilo kaj Metodo (kun gastronomiaj kaj similaj etapoj); aliflanke ekologia novpaganisma centro organizanta festojn en arbaro. Aperis ankaŭ ĉina slavistino el Kroatio, kiu strebas enkonduki interslavan lingvon por faciligi la idealan rekonstruon de la Silkovojo, kaj niĝeriano kiu proponas regionan "svahilon" por okcidenta Afriko.

Kompare kun la pasinta jaro, la lingvistika flanko ne ŝajnas forta. Eble la plej scienca prelego estis tiu de prof. Giorgio Silfer, kiu hodiaŭ prezentis la slavajn influojn al esperanto. "Mi mem taksus mian prelegon popularscienca, sed finfine ĝi sonis pli sobre kaj universitanivele, kompare kun alies iom ekstravagancaj kontribuoj" komentariis la Konsulo.

La partopreno en la aranĝo utilas precipe por interkonatiĝi kun aktivuloj en kulturaj projektoj ene de la teritorioj pri kiuj zorgas la orienta legacio de la Esperanta Civito.

[HeKo 680 7-C, 31 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0609 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.1265 s s