Esperanta Civito

Feminisma Esperanta Movado asembleos en Svislando


La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado estas kunvokita al Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, por la 13a de julio 2018.

Ĉi-jare ne okazos elektoj: la estraro estis renovigita en 2017 por trijara mandato, sub la prezido de c-ino Agneta Emanuelsson. Tamen esceptos la diskuto pri la rilatoj kun Internacia Konsilio de Virinoj, kiu povos konduki al la elekto de oficiala observanto, partoprenonta en la IKV-Asembleo (la venonta okazos en Indonezio meze de septembro).

La FEM-Asembleo diskutos ankaŭ pri la rilatoj kun LF-koop, kies bela kaj interesa revuo "Literatura Foiro" ekde ĉi tiu jaro rezervas ĉiunumere ok "feminajn" paĝojn, pri kiuj zorgas c-ino Perla Martinelli.

La Komitato proponos ankaŭ analizon pri la kulturpolitikaj novaĵoj en Esperantio, specife en rilato kun la interesiĝo pri genra egaleco, kio cetere preskaŭ samtempe aktualiĝis ne nur en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed ankaŭ en PEN Internacia (rezolucio de 2017) kaj en la Naturamika Junularo (rezolucio de 2018).

Pasintjare FEM gvidis opozicion kontraŭ sia prezidinto Chamberline Nguefack, kiel Konsulo, petante ŝian elpostenigon. Ankaŭ ĉi tiu evento situos en la atento de la Asembleo.

[HeKo 681 2-B, 4 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0856 s s