Esperanta Civito

Danke al TEJO, speciala julia numero de Heroldo

La julia numero de "Heroldo en Esperanto" (2286, 7:2018) kuŝas jam en la presejo, kaj estos duoble pli vasta. Kutime la monata informilo de Kultura Centro Esperantista konsistas el du paĝoj en formato A3; ĉi-foje ĝi revenas al kvarpaĝeco, danke al tuta paĝo dediĉita al la historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (1938-2018) kaj al tuta paĝo pri la evoluo de Esperantio dum la dua jarcento de la lingvo.

La ceteraj paĝoj pritraktas aktualaĵojn: apartan atenton ricevas Polyglot kaj la aktiveco de E @ I. Multas la novaĵoj pri diversaj eventoj, ne nur la informoj pri KCE kaj ĝiaj aliancanoj. Pro koincido de aranĝoj kaj intervjuoj la numero enhavas ian slavan fonon, same kiel en pli fruaj monatoj enestis jen meksika, jen afrika, jen alia.

La historiagrafiajn paĝojn redaktis c-ano Giorgio Silfer, siatempe komitatano de TEJO (1970-1980) kaj ĉefredaktoro de "Kontakto" (1975-77). "Se resumi en kelkaj vortoj la historion de TEJO, mi dirus ke ĝi esprimas konstantan strebon al emancipiĝo: jen de la plenkreskuloj kiam ĝi estis TJO, jen de mallonga pantaloneco ĉe UEA (ekde la 1960aj), ĝis la definitiva memstareco (ekde 1997); kaj tiu strebo ankoraŭ ne ĉesis", diras la aŭtoro.

"TEJO certe gajnis en la defio pri efektiva tutmondiĝo. Kurioze, pro la subvencioj el Eŭropa Unio, la organizo pli kaj pli ankriĝas al Eŭropo; sed ankaŭ tio distancigas de UEA, kvankam reproksimigas la fakto ke la junulara movado havas profundajn historiajn radikojn en Nederlando: ekde la fondiĝo ĝis deko da IJKoj (rekordo por unu lando)", konkludas c-ano Silfer, ĝojante ke la medio de la Esperanta Civito celebras la jubileon de TEJO.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista en Svislando. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Intertempe, la jarkolekto 2017 estas kompletigota de Lexus en Brazilo: ĝis nun ĝi produktis nur tri paperajn numerojn.

[HeKo 682 1-B, 14 jun 18]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Vere tre bone kaj ekvilibre farita, gratulojn; la ideo pri raŭmisma finvenkismo estas grandioza!

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0550 s s