Esperanta Civito

Esperantio vidalvide al rifuĝintoj kaj mislokitoj

Morgaŭ estos la Internacia Tago de la Rifuĝinto, kaj tio donas la okazon mediti pri strategia linio ene de Esperantio.

Ni preterlasas la "soi disante" asocion de maldekstruloj (SAT), kiu laŭ sia anarkomondialisma matrico devus havi tre precizan pozicion, sed efektive silentas. Kurioze, Universala Esperanto-Asocio preterpasis maldekstre la sennaciistojn, esprimante politikan starpunkton pri azilpetantoj, 20 junio 2016. Kritikan precizigon tuj faris tiama vickonsulo. Ĉi-jare UEA dissendis pli prudentan deklaron.

La problemo, vidate de Afriko, estas multe pli nuancita, kiel raportis c-ano Martin Mbazumutima, jam en 2009: interalie necesas distingi inter enmigrintoj, rifuĝintoj, devigaj translokitoj. Kaj la Konsulo de la Esperanta Civito skizis specifan parton de tiu strategio, en 2010. Ene de PEN Internacia la delegito de la esperanta literaturo kontribuis al difino de linio koncerne azilpetantojn, en aprilo 2018.

Nuntempe la problemo riskas destabiligi la ekvilibrojn ene de Eŭropa Unio, kiu jam ŝanceliĝas pro la brita secesio, la ekonomiaj baraktoj kaj multo plia. La pozicio "malfermi la havenojn" ne ŝajnas politike trafa respondo, same kiel la pozicio "rifuzi rifuĝintojn" ne estas etike akceptebla, eĉ surbaze de la ekzistanta internacia juro. Tiukaze, certe la konduto de la usona administracio, kun disigo de infanoj el la propraj patrinoj, estas kondamninda.

La sagaca politikisto kapablos trovi linion ie inter la du ekstremoj. Precipe, li sin demandos kio estas farenda en la devenlandoj de la azilpetantoj mem. Ĉu tia homo ekzistas en Eŭropa Unio?

[HeKo 682 5-E, 19 jun 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0542 s s