Esperanta Civito

PEN-konferenco pri lingvaj rajtoj ekis en Svislando


Hodiaŭ ekis ĉe la bonege ekipita urba biblioteko de Bielo la jara konferenco de la internacia PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, sub la prezido de s-ino Simona Skrabec, membro de la Kataluna PEN. La konferencon modele organizis s-ino Alix Parodi Peretti, de la Romanda PEN, kun la apogo de aliaj centroj, inkluzive de la Esperanta, tie reprezentata de c-ano Giorgio Silfer kiel oficiala delegito (ankaŭ kun dua delego, de la Itala PEN).

La sukceson de la konferenco pruvas la granda nombro da partoprenantoj: kvardeko da literaturoj alestas, el kvin kontinentoj: rimarkinda la kvanto da afrikanoj kaj latinamerikanoj. Ĝuste morgaŭ la konferenco okupiĝos pri la situacio de la lingvaj minoritatoj en Afriko kaj Ameriko, per du vastaj debatoj.

Kunvenos ankaŭ la PEN-Komitata asembleo, interalie por pritrakti la rezolucion proponitan de la esperantlingvaj verkistoj, kun la apogo de la italaj, hungaraj kaj romandaj, kiu instigas por la asigno de la literatura Nobelo al aŭtoroj en minoraj lingvoj, inkluzive de esperanto. Aldoniĝos prelegoj pri la lingva situacio en Svislando, kie Bielo estas la sola grava dulingva urbo.

[HeKo 682 6-B, 21 jun 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0564 s s