Esperanta Civito

Nia literaturo dum la estona BET


La esperanta literaturo estis en la fokuso de la dua tago de BET en Pärnu (Estonio). Al multnombra publiko (sed ne tiel multnombra kiel kutime en Litovio dum ĉi tiu aranĝo) prelegis unue prof. Giorgio Silfer kaj poste d-ino Perla Martinelli.

Verdire c-ano Silfer transformis la prelegon al diskuto kun la publiko, proponante demandaran itineron kunlabore kun la ĉeestantoj. La respondoj prilumis diversajn aspektojn de nia literaturo, surbaze de la verko aŭtorita kun prof. Carlo Minnaja. El la publiko venis interesaj komentarioj, ekzemple de la prezidantino de la Latva Asocio.

La lasta demando koncernis la rolon de niaj verkistinoj, kaj la parolo estis tiam transdonita al c-ino Martinelli. "La esperanta ŝi-teraturo" estis la titolo de ŝia konciza, sed profunda prezento pri niaj verkistinoj, de Marie Hankel ĝis Spomenka Ŝtimec.

Dum la tago okazis pliaj prelegoj, plej ofte dediĉitaj al la esperanto-aktivecoj en la baltaj landoj.

[HeKo 683 5-A, 6 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0614 s s 
  Total: 0.0757 s s