Esperanta Civito

Projekto Nurenbergo eniras duan fazon


La dua eksperimenta kurso pri beletra tradukado ekos morgaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli. Partoprenos literaturaj tradukantoj el Anglio, Francio kaj Italio, kiuj dediĉos sin al la esperantigo de la dramo "Fin de partie", verkita de Samuel Beckett. Recenzo pri la dramo aperis en "Literatura Foiro" jam en 1974.

Pri la genia verkaro de Beckett, kiu preferis la francan al la angla por sia arto, ekzistas intereso malpli granda ol pri alia majstro de la absurdoteatro, nome Ionesco, kiu ankaŭ verkis en la franca. Aliaj aŭtoroj, kiel la pola Kantor, estas tamen eĉ malpli konataj en Esperantio. Ili ĉiuj influis nian dramaturgion, almenaŭ per "La vorta klaso" de Giorgio Silfer (1997). Tamen rimarkindas la laboro de c-ano Tomasz Chmielik, kiu mem tradukis "En attendant Godot".

La eksperimenta kurso enkadriĝas en projekto de la Esperanta Civito, celanta krei trejnejon de tradukistoj al esperanto.

[HeKo 683 6-B, 9 jul 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0244 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0712 s s