Esperanta Civito

Duona dramo de Beckett tradukita en KCE


Tre agrabla semajno, vetere kaj etose, stude kaj distre, en la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, 10-15 julio 2018, kie paralele al A2-nivela kurso disvolviĝis la dua eksperimenta staĝo kadre de projekto Nurenbergo.

Sub la kunordigo de d-ino Perla Martinelli, la dramon de Samuel Beckett "Fin de partie" (Finalo de partio) ektradukis Lorena Bellotti, Hilary Chapman, Marie-France Conde Rey, Anne Jausions kaj Giuseppe Pranzo Zaccaria. La komuna laboro atingis preskaŭ duonon de la verko, bazante sin sur la franca originalo kaj la angla varianto fare de la aŭtoro mem. Ankaŭ la bonega italigo de Carlo Fruttero efike helpis.

"La partoprenintoj akordiĝis por kompletigi la tradukadon per regulaj interŝanĝoj rete kaj skajpe. Se ĉio iros bone, la rezulto de la komuna laboro aperos libroforme en 2019" anoncas c-ino Martinelli. "Kompare kun la pasintjara, la ĉi-jara staĝo estis pli vigla kaj konstrua, kun granda amika sinergio" ŝi aldonas.

En la dua semajno de julio 2019 okazos la tria staĝo, kun programo ankoraŭ difinota, malfermita al ĉiu kiu, kuntradukante modernan beletran klasikaĵon, volas poluri sian kompetenton en ĉi tiu literatura ĝenro. Necesas tamen kandidatiĝi, ĉar oni selektas la partoprenontojn, ankaŭ ĉar la kunordigantino ne akceptos pli ol sep personojn.

[HeKo 684 2-B, 16 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0572 s s