Esperanta Civito

Buller malgajnis en la UEA-Komitato


La firma opozicio de Osmo Buller kraŝis en la UEA-Komitato. La financa plano de la Estraro, esence bazita sur la pliigo de la kotizoj kaj la malpliigo de la servoj (jen nenio kaj tenu ĝin forte, diras hungara proverbo) estis aprobita de la Komitato.

Per tiu praktike unuanima decido la Estraro marĝenigas la kritikojn de la opozicio, kaj specife de s-ro Buller. D-ro Corsetti, kiu ŝajnis konverĝi al tiuj kritikoj, fine limiĝis je la peto ŝanĝi la difinon "reta membro" al "baza membro".

La sukceso de la nova kotizosistemo (kun kvarobligo de la baza kotizo!) ŝajnas kuplita al la funkciado de nova retejo, konstruata de pluraj monatoj, kostinta jam pli ol 30.000 eŭrojn kaj startonta en dato ne konata.

Intertempe, la Estraro formale deklaris ke la asocio disponas je malpli ol sepcent mil eŭroj, sed ke la deficito dum la venontaj jaroj daŭre superos po cent mil jare. Do ene de kvin ĝis sep jaroj UEA devus ekvendi siajn nemoveblaĵojn, por kovri la strukturan deficiton.

La situacio aspektas senespere por la "firmao" UEA.

[HeKo 685 5-A, 30 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0564 s s