Esperanta Civito

KCE akuratas pri "Heroldo de Esperanto": jen 8:2018


Dum internaciaj esperanto-organizoj reduktas siajn servojn kaj samtempe altigas siajn kotizojn, la transnacia Kultura Centro Esperantista duonigis sian kolektivan kotizon en 2013 kaj gardas la individuan kotizon je la tarifo de 1995, kiam la nova reĝimo ekis, sub la tiama prezido de c-ano Giorgio Silfer. Aldone, KCE kreskigas siajn servojn, kiel pruvas la enhave bonkvalita kaj tempe akurata informa organo, "Heroldo de Esperanto".

La aŭgusta numero 2018 estas survoje al la legantaro, dum la aŭgusta numero 2017, pri kiu responsas ekskluzive Lexus en Brazilo, ankoraŭ ne estas eĉ redaktata. Pro la konsisto de sia merkato nuna, HdE iras plejparte al svisa adresaro kaj traktas la aktivecon de KCE, specife en Svislando.

Tial la frunta artikolo de la numero 2287 estas dediĉita al la sukceso de la esperanto-literaturo dum la ĵusa PEN-konferenco en Bielo. Tradukarto okupas lokon ankaŭ pro raporto pri la eksperimenta kurso en Ĉaŭdefono, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli.

En la numero situas ankaŭ raporto pri Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj pluraj novaĵoj pri la aktiveco de paktintaj establoj, ekzemple FEM.

"Heroldo de Esperanto" 2018 estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 687 3-B, 6 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0633 s s