Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - somero 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1.591,70 -- je minus 9,80%. La financa krizo restas tre peza, kaj la gvidantoj ne kapablas doni realsencan respondon: ili nur altigas la kotizojn kaj reduktas la servojn. Tamen la interna opozicio ne kapablas efike reagi, indikante alternativon: male, la estraro (kun la apogo de TEJO) marĝenigis ĝin dum UK en Lisbono. Tio povas signifi ke UEA bankrotos ene de kelkaj jaroj sen internaj rezistoj: kelkaj dividos inter si la reston de la torto sen aparta ĝeniĝo, en relativa trankvilo, meze de ĝenerala indiferento. Ĉi tiun hipotezon subtenas la prognozo, ke la membraro draste ŝrumpos ekde 2019, lige kun la altigo de la kotizoj; sed ankaŭ eblas ke la Fettes-prezido intence riskas perdi nombron da individuoj en malriĉa kategorio, kompense al pli da mono en absoluto.

TEJO 271,10 -- je minus 4,20%. Komplikiĝis la financa situacio: mankas bilanco, daŭre malfacilas la rilatoj kun la CO, neatendite fiaskis subvencipeto, manifestiĝas struktura deficito proporcie eĉ pli grava ol ĉe UEA. Aliflanke la estraro refortiĝis kaj inter TEJO kaj KOSMO (la subvencipeta agentejo) firmiĝis kvazaŭ umbilika funiklo. Sed ĝuste tiu alianco ĵetas ombron al la estonteco de TEJO, kiu tro dependas de du kontraŭdiraj rilatoj -- ĉu kun UEA ĉu kun privata entrepreneto, ambaŭ kun Francesco Maurelli pivote.

FPEF 300,00 -- je plus 1,30%. La konsorcio spertas ekspansion de la laborfortoj en diversaj sektoroj, produktante servojn sen deficito; aliflanke la kapitalo en kontanto estas ankoraŭ tro malgranda kompare kun tiu en nemoveblaĵoj (inversa misproporcio kompare kun la malekvilibro en UEA). Iom pli da kontanto fortikigus la tuton.

KCE 992,33 -- je plus 0,85%. Sukceso de la someraj staĝoj, pli da kunlaborantoj, interalie pli oftaj restadoj de la nova prezidantino en Svislando. La ŝuldoj estas facile sub kontrolo, kvankam la kapitalo en kontanto restas magra.

LF-koop 216,64 -- je plus 0,66%. Daŭre akurata kaj eĉ kreskanta produktado, kaj enspezado pro la nemoveblaĵoj.

PEN 188,70 -- kresko je 0,00%, ĉar la Komitato ne kunvokis ankoraŭ la Asembleon dum 2018.

La kongresa sezono 2018 ŝajnas ambigua por UEA kaj TEJO: revidi geamikojn kaj ekkoni novajn psikologie efikas pozitive, sed la financa koŝmaro reaperas aŭtune...

[HeKo 681 5-C, 8 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0588 s s