Esperanta Civito

TEJO favoras al EU, multlingvismo, eŭro, EU-armeo


Klara politika pozicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo favore al Eŭropa Unio, per dokumento preparita en Bajadozo. La subteno al EU ne tre surprizas, interalie ĉar sen EU-subvencioj TEJO bankrotus; sed surprizas la fortaj nuancoj en kelkaj partoj de la dokumento, kiel la favoro al EU-armeo. Jen la esencaj paragrafoj:

TEJO ne havas starpunkton pri kio difinas la eŭropan identecon, sed ĝi agnoskas, ke vaste akceptitaj partoj de la eŭropa identeco estas aktiva akceptado de homaj rajtoj, demokratio, juroŝtato kiel protektataj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj Kortumo de EU.

TEJO subtenas Eŭropan Union, ĉar TEJO celas plifaciligi ĉiajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, sekso, religio, politiko aŭ lingvo. Laŭ TEJO, EU grave rolis por plifaciligi la rilatojn trans la limoj de la eŭropaj landoj faligante la limajn barojn, subtenante internaciajn projektojn kaj garantiante senprecedence longan pacon en sia teritorio.

TEJO subtenas plurlingvismon [multlingvismon, ĉar temas ne pri individuoj, sed pri institucio],  kiu ebligu la plenan partoprenon de civitanoj en EU kaj interagon en ĝi. TEJO perspektive rekomendas la uzadon de internacia neŭtrala lingvo kaj konsideras esperanton la plej tauga kandidato por tiu rolo.

La komuna valuto en diversaj EU-landoj estas grava plifaciligo de la interlandaj rilatoj kiu, interalie, rekte helpas la internacian laboron en nia organizo. Do TEJO bonvenigas la ekziston de eŭro kiel komuna monunuo de EU.

TEJO kontraŭas ĉiun militon, sed subtenas, ankaŭ kadre de Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko, ajnan kunlaboradon, kiu malverŝajnigas la ekeston de novaj militoj.

TEJO subtenas la plifaciligon de la rilatoj inter la landoj kaj vidas la EU-plilarĝiĝon kiel oportunon por tio.

TEJO vidas la fortiĝon de EU kaj de ĝiaj strukturoj kiel plifaciligon de internaciaj rilatoj kaj pliproksimigon de la homoj el la diversaj eŭropaj landoj, kaj sekve subtenas tiun evoluon. Ni kredas krome ke pli profunda integriĝo de tiu multlingva landaro pli kaj pli bezonos komunan federalan neŭtralan lingvon.

[HeKo 688 8-E, 30 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0615 s s