Esperanta Civito

Certe la nigra Afriko meritas pli ol estas en Rumonge


"Mi atingis la urbon Rumonge kaj mi vizitis la Esperanto-Centron [mastrumatan de Jérémie Sabiyumva]. Ene de ĝi troviĝas la biblioteko de ANEB [landa asocio de UEA en Burundio] kun kelkaj malpuraj libroj kaj aĵoj. Tiu centro estas en malbona stato. Krom ĉambroj malplenaj, ĉio difektiĝis, plafonoj, necesejoj, ktp".  Tion publike raportis Emile Malanda, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, kongolandano vivanta en Suda Afriko, post vizito en marto 2018.

Krom eraro, tiu Esperanto-Centro rezultis el la mecenateco de s-roj Renato Corsetti kaj precipe Johan Derks, kiuj starigis tiucele fondumon. Ne ĉio tamen donas tian rezulton en Afriko: sufiĉas memori pri Institut Zamenhof en Lomeo.

Aparte grava problemo estas la situacio de libraroj. Nomi ilin biblioteko estus troigo. Sendi poŝte librojn estas malfidinde. Kunporti valizegojn okaze de vojaĝo estas fidinda sed malofta metodo: ja ne multaj esperantistoj flugas de Eŭropo al Burundio, ekzemple. La klimataj kondiĉoj malamikas al la papero. Gazetaj kolektoj, se ne binditaj, simple disperdiĝas. Mankas bibliotekonomia trejniĝo.

Tamen la kreo de biblioteko, eĉ se malgranda, estas neevitebla demarŝo por la konstruado de la afrika Esperantio. Necesas pli ol donaci librojn kaj periodaĵojn: gravas ankaŭ zorgi pri (re)bindo kaj fortikigo de la kovriloj per travidebla plasta memglua tavolo. Utilas jam fari sliparon kaj katalogi la diversajn unuojn, tiel ke la biblioteketo estu tuj uzebla. Poste endas surloka diligenta bonvolulo, kiu komprenas ke bibliotekisto en la esperanto-klubo estas kvazaŭ sakristiano en preĝejo. Kaj nature adekvata loko, prefere publika biblioteko. Do granda laboro kaj en kaj ekster Afriko.

La Esperanta Civito strebas sur tiu vojo. Ni klopodas prepari specifajn fakojn por lernejaj aŭ publikaj bibliotekoj. Ili estos pilieroj por klera esperantlingva diasporo.

[HeKo 689 2-B, 2 sep 18]

C-ano Dieter Rooke komentarias:
S-ro Derks kun [sia] edzino prelegis per lumbildoj pri la disfalanta esperanto-centro en Rumonge, okaze de [la] SAT-kongreso 2018 en Kragujevac.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0820 s s