Esperanta Civito

Provizora programo de la lingva kolokvo 2019 de KCE


Valoraj kaj famaj prelegontoj estas anoncitaj por la 5a Lingva Kolokvo de KCE, 11-14 aprilo 2019 ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. La ĉeftemo paŭsas la titolon "Aliroj al esperanto" de la lasta kajero "Esperantologio", redaktita de Christer Kiselman.

Jen la provizora programo:
Javier Alcalde pri "Pacifisma aliro al esperanto";
Tomasz Chmielik pri "Aliro tra la (traduka) literaturo";
Federico Gobbo pri "Malantaŭ la kurteno: esperanto kiel lingvoinventaĵo" (konfirmote);
Perla Martinelli pri "Feminisma aliro al esperanto";
Bertil Nilsson pri "La du epistoloj de Odeso";
Giorgio Silfer pri "Lingvistika aliro al esperanto".

KCE ŝatus okazigi ankaŭ prezentojn pri la libro de C. Minnaja "Historio de la Akademio de Esperanto" (2018) kaj pri la verko de G. Silfer kaj M-F. Conde Rey "Bref aperçu de l'histoire culturelle de la communauté espérantophone et du peuple espérantien" (2019).

Eblos ankaŭ la kutima vizito ĉe la Esperanta Panteono, okaze de la Tago de ĉiuj pioniroj. La kolokvo koincidos kun la celebrado de la 50a datreveno de la fondo de Kultura Centro Esperantista.

Dum du posttagmezoj disvolviĝos la asembleoj de KCE respektive LF-koop. Paralele al tiuj asembleoj la nekoncernataj prelegistoj ĝuos alternativan programeron (ekzemple viziton de CDELI).

Prof. d-ro Humphrey Tonkin skribis al la prezidantino de KCE: "Tiuj viaj kolokvoj estas gravaj kontribuoj al la esperantologio. Mi esperas, ke tiu de aprilo 2019 havos similan sukceson, kaj mi bedaŭras mian nepovon akcepti vian inviton."

Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 689 3-B, 3 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0559 s s