Esperanta Civito

Pli forta la KCE-Komitato


La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidinta hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando, plenumis la rotacion de oficoj meze de la nuna mandato. La vicprezidantino, sen. Perla Martinelli, transprenas la oficon de prezidanto el c-ano Daniel Muhlemann, kiu fariĝas sekretario. La nuna sekretario, sen. Rooke, transprenas la vicprezidantecon. La sekretario havos komisiojn aldone al tiuj preskribitaj en la statuto: interalie pri kelkaj (ne ĉiuj) rilatoj kun svisaj aŭtoritatoj.

La nova organigramo kompletiĝis per la alelekto de c-ino Annette Muhlemann, denaska esperantistino, kun komisio pri junularaj aferoj. Dua persono estis kooptota, sed la Komitato prokrastis la decidon, ĉar ŝi nek ĉeestis nek senkulpiĝis. La ofica rotacio startos je la 15a de julio.

La Komitato okupiĝis plejparte pri la nemoveblaĵo, restarigante domflegan komisionon (Berger, Martinelli, Rooke). Estis pritraktataj ankaŭ la estontaj iniciatoj, kun aparta kontento pro la preparo de la Somera Universitato pri Geopolitiko en Ĉaŭdefono kaj la Naturamika Semajno en la Alpoj.

La Komitato komisiis c-anojn Daniel Muhlemann kaj Giorgio Silfer redakti afablan proteston, en formo de nefermita letero al la eldonistoj kaj la aŭtoro, pri la lasta paĝo dediĉita al KCE en la "Svisa enciklopedio" pri planlingvoj, kie interalie estis tute forgesita la valora prezidanteco de s-ino Sonja Brun.

[HeKo 332 8-B, 24 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0566 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.1012 s s