Esperanta Civito

Intervjuo al Fettes pri la fiaskoj de lia mandato


"La Ondo de Esperanto" tenajlas la prezidanton de Universala Esperanto-Asocio per "malamikaj" demandoj, en intervjuo ĵus aperinta en la septembra numero. La respondojn de d-ro Mark Fettes bonvolu legi en la gazeto mem, sed la demandoj mem formas interesan liston de akuzoj kontraŭ la nuna gvidantaro. Jen la plej rimarkindaj, redaktitaj de Paweł Fischer-Kotowski.

1) En 2013, kiam la Komitato de UEA unuanime elektis vin kiel prezidanton, ĝi akceptis la ampleksan Strategian Laborplanon por la sekvaj kvar jaroj. Ĉi tiu dokumento, pretigita laŭ via iniciato kaj sub via gvido, estis kvazaŭ via balotprogramo kaj ĝi donis esperon pri nova direktigo de la asocio. Se oni hodiaŭ foliumas ĝin, oni konstatas ke ĝi grandparte restis nur surpapere. Pri la plejparto de la gvidlinioj ne plu memoras ne nur simplaj membroj, sed ŝajne ankaŭ la estraranoj. Kio okazis, ke viaj du estraroj praktike rezignis pri la planoj?

2)  En la gvidlinioj de la Strategia Laborplano estis, ekzemple, ĉiujara altigo de la membronombro je 10%. Sur tiu kampo ni notas fiaskon, kiu kaŭzas malbonajn sekvojn ankaŭ en aliaj branĉoj. Kio okazis?

3) La plej granda projekto de via sesjara prezidado, almenaŭ laŭ la financa vidpunkto, estas la renovigo de la retejo, por kiu en Rejkjaviko la Komitato rezervis cent mil eŭrojn el la kapitalo. Antaŭ nelonge ni aŭdis, ke la nova retejo estas preskaŭ preta. Kiam ĝi anstataŭos la ĝisnunan?

4)  Pri iuj punktoj la estraroj sub via prezido alprenis decidojn kaj poste tute ŝanĝis ilin. Tio donas impreson pri senpriprensaj elpaŝoj sub momenta impulso (...) Tiel estis, ekzemple, pri la Afrika Oficejo, kiun oni ŝanĝis en du apartajn oficejojn, sed unu jaron poste malfondis ilin ambaŭ. Simile pri la propono enkonduki senpagan membrokategorion Amikoj de Esperanto (...)  Por daŭrigi, tio validas ankaŭ pri la personaro: sub via prezidanteco estis jam tri ĝeneralaj direktoroj kaj kvin-ses redaktoroj de la revuo "Esperanto". Malkaŝu iom, kio okazas malantaŭ la kulisoj?

5) Via unua estraro kun granda entuziasmo dungis novan Ĝeneralan Direktoron, kaj vi mem esprimis vin ĉiam kun granda kontento pri ŝi, sed en la dua oficperiodo la estraro subite maldungis ŝin kaj anstataŭigis per la ĝistiama Ĝenerala Sekretario. La posteulo estis rapide enpostenigita, sen konkurso, kaj li ne ekloĝis en Roterdamo. Kio kaŭzis tiun subitan turniĝon?

6) Kial malsukcesis via ideo pri la Konsilio de UEA? Nun eĉ ne spuro post ĝi.

7) En Nitro (2016) la Komitato akceptis nur parton de la proponataj modifoj. Vi anoncis, ke oni plu laboros pri la statutaj ŝanĝoj, sed poste ekregis silento. Ĉu pro aliaj okupoj de la estraranoj, aŭ tio estas konscia rezigno pri pluaj reformoj?

[HeKo 689 9-A, 9 sep 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0571 s s