Esperanta Civito

Saluto de FEM al la Asembleo 2018 de IKV


Feminisma Esperanta Movado sendis bondeziran leteron al la Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, okazanta en Indonezio. Jen la ĉefaj alineoj en la mesaĝo:

Kiel vi ĉiuj scias, la blazono de IKV enhavas moton en la latina: "Omnia quacumque vultis ut faciant vobis homines et vos facite illis" (faru al la aliaj kiel vi volus ke ili faru al vi). Ĉi tiu moto duoble kongruas kun Feminisma Esperanta Movado.

Unue ĉar, elektante neŭtralan lingvon en 1888, la pionirinoj de la nuntempa feminismo decidis respekti ĉiun genton sur la tavolo de la komunikado. Due ĉar ĉi tiu moto koincidas kun la Ora Regulo de etiko, kiu inspiris ankaŭ Doktoron Esperanto.

Eble ŝajnas strange, ke ni parolas pri lingvoj. Se lingvoj utilas ne nur por komunki: ili ankaŭ spegulas certan mondpercepton. En la kazo de esperanto, temis kaj temas pri kosmopolita mondpercepto.

La moto de IKV kondukas nin al la arto konstrui feliĉon. Tio rememorigas pri la angla filozofo Jeremy Bentham, kies ideoj povus ŝajni nur psikologia egoismo, sed kiuj fakte povis kaj devas esti komprenataj kiel formo de forta altruismo, sugestanta taksi niajn agojn laŭ iliaj sekvoj, nome la plezuro kaj la sufero kiuj ilin determinas por la tuta homaro, kie ĉiu persono (inkluzive la agantan, certe) valoras nur unu kaj tiel ĉiu havas la devon oferi sin por la aliaj.

Ni do devas memori ke la jarcento de Bentham iniciatis tri grandajn batalojn: kontraŭ sklaveco, por la humanigo de la krimkodoj kaj por la emancipiĝo de virinoj.

Ĉi tiuj ideoj kaj idealoj karakterizas nian movadon kaj klarigas nian simpation por Internacia Konsilio de Virinoj. Ni ne povas esti inter vi hodiaŭ, sed la geografian distancon venkas la morala proksimeco.

[HeKo 690 3-B, 14 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0581 s s