Esperanta Civito

Reeldonita la plej fama didaktika libro de Auld


"Paŝoj al plena posedo", la fama didaktika krestomatio de William Auld, atingis la kvinan eldonon (ne enkalkulante la represojn, plus apartan pirataĵon fare de la entrepreno de Brunetto Casini en Italio). Kompare kun la kvara ne estas grafika novaĵo, danke al la enpaĝigo fare de Perla Martinelli kaj la bildoj de Martin Markarian.

Tute renovigita estas la apendica parto kaj unu ĉapitro (la trideka) estas anstataŭita de alia. Ne plu tradukaĵo de Kalocsay el (tiam) moderna hungara aŭtoro, cele al la prezento de slanga parolo, sed tekstoj pri denaskismo, precipe unu el la zamenhofaj klasikaĵoj: la dua epistolo al Odeso.

Kun nur unu escepto, ĉiuj aŭtoroj en la krestomatio forpasis (laste Marjorie Boulton). Sed kvindek jarojn poste ili ĉiuj gardas aktualecon, leksike kaj stile.

Kooperativo de Literatura Foiro baldaŭ anoncos la lokon kaj daton de la premiero de la nova eldonaĵo.

[HeKo 690 4-B, 16 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0564 s s