Esperanta Civito

Slovenaj verkistoj gastigos nian literaturon


C-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro, prezentos dufoje la libron "Historio de la esperanta literaturo" al parte ne esperantista publiko, fine de ĉi tiu monato en Slovenio. En Ljubljana gastigos lin en sia propra sidejo la potenca Slovena PEN-Centro, 26 oktobro 2018. La antaŭan tagon li prelegos ĉe prestiĝa kultura klubo en Maribor.

La du prezentojn, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN-Centro, kunorganizas la esperantlingvaj komunumoj en Mariburgo kaj Labako. Interpretos c-ano Vinko Oŝlak, kristana intelektulo, konata filozofo kaj publicisto.

Dum la antaŭa semajno, precize la 18an de oktobro,  c-ano Silfer gastos ĉe la 50a literatura kafejo en Budapeŝto, parolante pri sia lasta dramo: "Mira, Jusefo kaj la gardeloj". Kunorganizas Fajszi Amika Rondo ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.

[HeKo 692 3-B, 3 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0714 s s 
  Total: 0.0867 s s