Esperanta Civito

Senatokonsulto pri la propono de Lex Anatolia


Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo). Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Tchamena Omba (Blanka).
Raportisto: Marie-France Conde Rey.

ENKONDUKA RAPORTO
La leĝo celas normigi la reprezentajn donacojn, kaj tiel difini ĉapitron kiu povus esti finance tre grava por la Esperanta Civito. Jam dum la unua parlamenta mandato leviĝis demando pri la donacoj kiujn povas ricevi la oficialaj reprezentantoj de la Esperanta Civito, kadre de sia ofico. Tiam sen. Anatolo Gonĉarov proponis leĝon, kiun la Senato ne diskutis komplete antaŭ la fino de la mandato.

La nun proponata teksto aplikas normon jam konatan en evoluintaj landoj, ekzemple Kanado. Samtempe ĝi difinas la rajtojn kaj devojn de la reprezentantoj. Per tio oni difinas proceduron necesan por la administrado de la Civito.

TEKSTO
Art. 1 (Reprezentivo)
1. La Konsulo aŭ alia civitano de li delegita estas oficiala reprezentanto de la Esperanta Civito laŭ la artikoloj 19 kaj 20 de la Konstitucio.
2. Kadre de sia delego la Civita reprezentanto rajtas ricevi donacon de ekstera aŭtoritato aŭ gastiganto aŭ mecenato.
3. La Civita reprezentanto ne estas devigata akcepti donacon, nome li povas akcepti kun la rezervo de aprobo de la instanco kiu delegis lin.
4. La Civita reprezentanto ne estas devigata reciproki donacon. La kostoj por eventuala reciprokado estas repageblaj de la kvestoro nur se la Kapitulo konsentas.
5. La Kapitulo zorgas pri la ekzisto de oportuna stoko de ne tro valoraj objektoj, omaĝeblaj kadre de la ofico supre priskribita. La vickonsulo pri financoj responsas pri tiu stoko.

Art. 2 (Donacoj)
1. Se la valoro de donaco en formo de objekto ne superas kvin spesojn, ĝi povas resti privata posedaĵo de la ricevinto, kiu mem zorgas pri eventuala fiska deklarendo en sia rezidlando.
2. Se la valoro de donaco en formo de objekto superas kvin spesojn, ĝi apartenas al la esperanta popolo, kaj estas destinenda al Civita celo, laŭ la koncerna decido de la Kapitulo.
3. Donaco en formo de mono, valora metalo/ŝtono aŭ nemovebla konstruo apartenas ĉiam al la esperanta popolo, kaj estas destinenda al Civita celo, laŭ la koncerna decido de la Kapitulo.

Art. 3 (Financa klaŭzo)
1. La eventualaj kostoj (impostaj, transportaj, ĝiraj) kaŭzitaj de la supra artikolo, paragrafo 2, estas pagendaj de la subjekto al kiu la donaco estas asignita fare de la Kapitulo, aŭ de la kvestora konto ĉe la Civita banko, se la objekto estas vendita kontraŭ mono aŭ restas posedaĵo de la Civita instanco.
2. La bonhavo pro la eventuala vendo de la objekto eniras la kvestoran konton ĉe la Civita banko.

(HeKo 694 1-C, 28 okt 18)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0512 s s