Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - oktobro 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1511,70 -- je minus 2,00%. La asocio metis sin en duoblan sakstraton. Unuflanke, necesas havi pli da individuaj membroj en absoluto, por demonstri ke la tarifa strategio efikas al la nombra kresko. Aliflanke, necesas almenaŭ gardi ĉiujn IMojn en la "riĉaj" landoj, por enspezi almenaŭ 60.000 eŭrojn pli ol en 2018. Sur ambaŭ frontoj la rezultoj pormomente estas magraj, kvankam ankoraŭ fruas por definitiva bilanco. Krome la rilatoj kun TEJO ne progresas, eĉ male. Ankaŭ la eniro de Renato Corsetti en la komisionon pri financaj aferoj ne ŝajnas bonaŭgura: minimume, ĝi pruvas ke neniu pli kompetenta troveblas por okupiĝi pri financoj en la nuna UEA.

TEJO 254,88 -- je minus 1,50%. La junularo malfruas kun sia bilanco (praktike la preciza difino de la kapitalo, je la "divorco" de UEA) kaj kun sia membrovarbado.

FPEF 302,82 -- je plus 0,23%. Bona perspektivo pro la kresko de la stabo, sed stagnado de la rezervoj.

KCE 995,90 --  je plus 0,36%. Bona perspektivo pro la ampleksiĝo de la kultura programo.

LF-koop 223,75 -- je plus 1,45%. Lastatempa intensigo de la produktado, kvante kaj kvalite, pruvas ke la kooperativo restas la centra akso de grava kultura platformo en Esperantio.

PEN 190,47 -- je plus 0,50% pro la kreskanta reputacio ene de PEN Internacia.

Konfirmiĝas la paradigmo de tradiciaj subjektoj en rapida regreso kaj de novaj, alternativaj subjektoj en tre malrapida progreso. Bedaŭrinde la rapideco ĉe la unuaj riskas des pli kreski, dum la duaj ne gajnas el la krizo de la unuaj. Tio signifas ke la du merkatoj ne estas inter si kuplitaj, male ol okazas kun UEA-TEJO, kie la krizo de la unua kuntrenas ankaŭ la duan. La demando en TEJO baldaŭ estos: ĉu plu distanciĝi de la bankrotanta patrino aŭ ĉu transpreni la tutan povon en UEA, riskante morti kun ĝi?

[HeKo 694 5-C, 3 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0557 s s