Esperanta Civito

Pri la 93a jarkolekto (1997) de "Heroldo de Esperanto"


Kooperativo de Literatura Foiro responsis pri la eldonado de "Heroldo de Esperanto" ĝis la fino de la 92a jarkolekto (decembro 2016).

Pri la 93a jarkolekto (2017) responsas la entrepreno Lexus en Brazilo. Ĝi promesis al siaj klientoj dek du numerojn. Aperis tamen ses rete, el kiuj nur tri ankaŭ papere. Ĝiaj blogo kaj Facebook-paĝo ne aktualiĝas jam de pluraj monatoj.

Repreninte la gazeton laŭ klaŭzo en la kontrakto, LF-koop revendis ĝin al Kultura Centro Esperantista komence de 2018. KCE eldonas akurate la tutan 94an jarkolekton (2018): mankas nur la decembra numero. Ĝi eldonados regule la gazeton ankaŭ dum la venontaj jaroj.

Abonintoj por la 93a jarkolekto bonvolu plendi nur ĉe Lexus pro la mankantaj numeroj. La ĉefaj respondeculoj de Lexus estus s-ro Fabrício Valle kaj s-ro Brunetto (Bruĉjo) Casini, laŭ informoj de antaŭ kelkaj monatoj.

La Esperanta Civito havas neniun responson pri "Heroldo de Esperanto", kiu estas privata, kaj ne konsorcia proprieto.

[HeKo 694 9-B, 7 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0583 s s